ĦAcércate a Arenys!
(espanyol)
Adpete Arenys
(llatí)
Averate a Arenys!
(asturià-bable)
ĦAmana-te ta Arenys!
(aragonès)
Arriba't a Arenys
(català)
Arriba-te en Arenys
(occità-aranès)
Come to Arenys!
(anglès)
Chum uf Arenys!
(suís-alemany)
Bari Galust Arenys
(armeni)

Kom naar Arenys!
(holandès)
Komm nach Arenys!
(alemany)
Kom til Arenys!
(norueg)
Kom till Arenys!
(suec)
Hurbil zaitez Arenysera!
(basc)
Odwiedzcie Arenys
(polonès)
Tervetuloa Arenyssiin!
(finès)
Ven a Arenys!
(gallec)
Venha a Arenys!
(portuguès-brasiler)
Venu al Arenys
(esperanto)
Vieni ad Arenys!
(italià)
Viens à Arenys!
(francès)



titolet.gif (1572 bytes)

Arenys de Mar estas unu el la ĉefaj municipoj de la Maresme-regiono. Ĝia haveno, plurjare la sola ĉe la norda marbordo el Barcelono, estas la plej evidenta ekzemplo pri la longaj historio kaj marista tradicio de la urbeto.La plaĝoj, enkadrigitaj de montetoj kiuj alvenas ĝis la marbordo, estas antaŭanonco de la najbara Brava Marbordo.

Vista des del Cementiri

Arenys troviĝas nek tre malproksime nek tre proksime de kie ajn. Barcelono estas je 40 km tra la ŝoseo N-II aŭ la aŭtoŝoseo A-19. La trajno de ĉirkaŭaĵoj (linio C-1) nur post 50 minutoj alvenas al la Placo de Katalunio. La ŝoseo B-511 interligas sin tra "Collsacreu" kun la aŭtoŝoseo A-7 (elirejo St.Celoni). La montaro "Montseny" troviĝas tre proksime kaj la Parkoj "Corredor " kaj "Montnegre" ankoraŭ pli proksime. Girona estas je 60 km kaj Montserrat je iom pli lo unu horo. La flughaveno de Barcelono estas je 56 km kaj tiu de Girona-Costa Brava je 40 km.

Imatge de aerea La fiŝkaptado kaj ĝia industrio ĉe la haveno estas la plej granda ekonomia aktivaĵo de la urbeto. Estas la plej granda haveno de la Maresme-regiono, kiu arigas preskaŭ ĝian tutan fiŝkaptan ŝiparon. La fiŝaŭkcio kiu okazas ĉiuvespere kiam revenas la barkoj, estas pitoreska vidindaĵo kiu altiras multajn vizitantojn.

La haveno disponas pri granda spaco dediĉita al la sportaj barkoj. Dumsomere multaj velŝipoj haltas tie dum siaj mediteraneaj krozadoj. La ŝipkonstruejoj estas ankoraŭ grava loka industrio.

La "Riera" estas la komerca centro kaj akso de la tuta loka aktivado. "El Mercat" (La Bazaro) estas mirinda kaj taŭga modernisma konstruaĵo kiu malfermiĝas ĉiuj matenoj kaj vendrede eĉ vespere. Ene de ĝi la aktivado kaj homirado estas konstanta.

La Riera davant de l'Ajuntament (Foto Bertran)

Dumsabate la komerca aktivado translokiĝas sur la tutan "Riera" kie dummatene funkcias la semajna bazarol.

Els Gegants a la Plaça de l'Ajuntament

Okazas Granda Festo je la 9-a de julio (Sankta Zenon) kaj je la 16-a de aŭgusto (Sankta Roc) kaj Foiro je la 24-a de junio (Sankta Johano).

Arenys estas la juĝĉefurbo. Ĝi havas du gravajan industriajn zonojn de publika kaj privata promocio en evoluo. La agrikulturo perdis spacon en la lastaj jaroj, sed restas ankoraŭ la legomĝardenoj.

Arenys de Mar havas Abiturientan Gimnazion, Altlernejo pri Kokbredado, Muzika Lernejo kaj diversaj lernejoj de puntistinoj.

La turisma oferto estas diversa. Ekzistas unu sola hotelo "Activ-Carlos" kaj kelkaj pensionoj, sed ĉefe dumsomere eblas lui moderprezajn apartamentojn. La banlokoj de "Can Titus" ekzistas de antaŭ pli ol ducent jaroj. Nun ĝi estas moderna banloko kun mineralaj-kuracaj akvoj klor-natriaj.

Arenys estas ĉiutage vizitata de centoj da lernejanoj kaj de plurnombraj ekskursoj de maljunuloj.La altiraj artaĵoj kaj monumentoj, la muzeoj, la haveno kaj ĉio rilatanta al la Sinera-mito, kiun kreis Salvador Espriu, estas bonaj kialoj por viziti Arenys.

Semajnfine multaj homoj simple vizitas la urbeton por bone manĝi. La plaĝoj de Arenys pro sia longeco kaj dika sablo (Plaĝo del Cabaió) estas tre altiraj.Tiuj kiuj preferas ombron, la urbeto proponas la Parkon de "Lourdes" kaj la eblecon promeni tra la multnombraj vojoj kaj riveretoj de la municipo.

Cementiri de Sinera. La Pietat de Llimona. Ene de la urbeto ekzistas pluraj nepre vizitendaj lokoj. La paroejo de Sankta Maria, havas barokan altarbildaron, unu el la plej gravaj en Katalunio, kiun konstruis la skulptisto Pau Costa komence de la 18-a jarcento.Supre de la "Església-strato" troviĝas la Muzeo Marés pri Punto kaj la Muzeo Mollfulleda pri Mineralogio.

Ambaŭflanke de la "Riera" troviĝas aro da lokoj kaj domoj de elstara beleco. La itinero tra tiu aro da stratoj alportas agrablajn kompensojn. Ankoraŭ konserviĝas kelkaj defendoturoj kiujn oni konstruis kontraŭ la piratoj.

La tombejo de Arenys estas tipa ekzemplo de la mediteraneaj maristaj tombejoj. Ĝi situas ĉe la supro "del Turó de la Pietat" okcidente de la urbeto, de kie estas unika vidaĵo de la haveno kaj de la urbeto. Salvador Espriu faris ĝin literatura mito per sia poezia verko "Cementiri de Sinera"